CINXE.COM
Universala Esperanto-Asocio: Kunordigo
<!DOCTYPE html> <html lang="eo-EO"> <head> <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8" /> <meta name="language" content="eo" /> <meta name="description" content="UEA.ORG: retejo de Universala Esperanto-Asocio" /> <meta name="keywords" content="UEA uea esperanto Universala Esperanto-Asocio esperantisto Centra Oficejo Jarlibro Libroservo Kongreso Revuo"/> <link rel="icon" type="image/png" href="/dat/ikoneto.png" /> <link rel="apple-touch-icon" href="/dat/ikoneto-ap.png" /> <title>Universala Esperanto-Asocio: Kunordigo</title> <!-- JavaSkripto --> <!-- <script type="text/javascript" src="http://ajax.googleapis.com/ajax/libs/jquery/1.5.2/jquery.min.js"></script> --> <script src="/skriptoj/jquery-3.1.0.min.js" ></script> <script src="/skriptoj/movilo2.js" defer></script> </head> <body id="korpo"> <div id="enhavo"> <div id="kapo"> <div id="titola_kapo"><a href="/"><img src="/bildoj/emblemo_n.png" alt="Universala Esperanto-Asocio" border="1"/></a> <div class="ensaluta desupre"> <div class="portlet" id="yw0"> <div class="portlet-content"> <a href="?ensalutu" class='ligilo'>ensalutu</a> • <a href="?registru" class='ligilo'>registru vin</a> </div> </div> </div> </div> </div> <div class="portlet" id="yw1"> <div class="portlet-content"> <div class="navigado"> <ul class="ero" ><li><a href="/alighoj" class="linio ">Aliĝoj</a></li><li><a href="/kongresoj" class="linio ">Kongresoj</a></li><li><a href="/reto" class="linio ">Delegita reto</a></li><li><a href="/revuoj" class="linio ">Revuoj</a></li><li><a href="/katalogo" class="linio ">Katalogo</a></li><li><a href="/via" class="noto ">Via spaco</a></li></ul><div class="dekstra" style="padding-right:40px"><a href="/alighoj/donacoj" class="ligilo">Subtenu UEA!</a></div><ul class="tabo" id="konstanta"><li id="info"><a href="/info" accesskey="1"><img src="/bildoj/flagoj/eo.png" border="0" width="16" height="11"/> UEA?</a></li> <li id="aktuale"><a href="/aktuale" accesskey="2">Aktuale</a></li> <li id="asocio"><a href="/asocio" accesskey="3">Asocio</a></li> <li id="strategio" class="elektita"><a href="/strategio" accesskey="4">Strategio</a></li> <li id="landoj"><a href="/landoj" accesskey="5">Landoj</a></li> <li id="fakoj"><a href="/fakoj" accesskey="6">Fakoj</a></li> <li id="tejo"><a href="/tejo" accesskey="7">TEJO</a></li> <li id="teko"><a href="/teko" accesskey="8">Teko</a></li> </ul> <div id='mch' class='menu_elektilo'><div id="k_landoj" class="nevidebla k"><a href="/landoj" class="ligilo">Landoj</a></div> <div id="k_fakoj" class="nevidebla k"><a href="/fakoj" class="ligilo">Fakoj</a></div> <div id="k_tejo" class="nevidebla k"><a href="/tejo" class="ligilo">TEJO</a></div> <div id="k_teko" class="nevidebla k"><a href="/teko" class="ligilo">Teko</a></div> </div> </div> </div> </div> <!-- <div id="titolo"><a href="/"><img src="/bildoj/emblemo.png" width="327px" height="119px" alt="Universala Esperanto-Asocio" border="0"/></a></div> --> <!-- chefa parto --> <div id="averto">Pardonpeton!<br /><br />La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo. </div> <div id="chefa_bloko"><a name="supren"></a> <div id="blokaro"> <div class="bloko"> <div class="portlet" id="yw2"> <div class="portlet-content"> <ul class="menuo strategio"> <a href="/strategio/laborplano"><li>Strategia laborplano</li></a> <a href="/strategio/enkonduko"><li>Enkonduko</li></a> <a href="/strategio/konsciigo"><li>Konsciigo</li></a> <a href="/strategio/kapabligo"><li>Kapabligo</li></a> <a href="/strategio/komunumo"><li>Komunumo</li></a> <a href="/strategio/kunordigo"><li class="aktiva">Kunordigo</li></a> <a href="/strategio/prioritatoj"><li>Strategiaj Prioritatoj</li></a> </ul> <div class="kontakta desupre"><div class="rugha granda">La adreso:</div><div class="desupre"><div class="dika">Universala Esperanto-Asocio</div> <span>Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando</span> <div><strong>tel.:</strong> <span class="nobr">+31 10 436 1044</span><br /><strong>faks.:</strong> +49 30 364280169<br /><strong>rete:</strong> <a href="/asocio/kontaktoj" class="ligilo">vidu la liston</a></div></div> </div> </div> </div> </div> <div id="bloko1" class="bloka"> <div id="teknikaj_ligiloj"> <div class="portlet" id="yw3"> <div class="portlet-content"> <form id="serchado" name="serchado" action="" method="get"> <div id="trovu"> <input type="text" name="s" id="s" class="stiligo" value="" /> <input type="submit" value="Trovu" class="butono"/> </div> </form> </div> </div> </div> <div class='formatigo'><div class='pagha_titolo'>Strategia Laborplano de UEA 2013-2017</div> <h4 class='ovalo'>Agadkampo 4: Kunordigo</h4><a link name="4.1"></a><p><strong>4.1. Kunordiga rolo de UEA</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.1.1. Kunligi ĉiujn esperantistojn kaj ĉiujn landajn kaj regionajn organizojn en unu fortika tutmonda movado. Kvankam ne plene realigebla, tiu aspiro estas tre evidenta en la historio de UEA kaj respondas al la tradicia aspiro de la esperantistoj, ke la lingvo mem kunigu la homaron. La tre diversflanka strukturo ka j agado de UEA, inkluzive de ĝiaj plej malnovaj kaj plej praktikaj servoj, atestas tiujn ambiciojn.</li> <li>4.1.2. Disvastigi la lingvon en novaj landoj kaj sur novaj uzkampoj, kaj gajni rekonon por ĝi ĉe la ŝtatoj, la interŝtataj organizoj kaj ĉe diversaj neregistaraj organizoj. UEA provas mobilizi la fortojn de la lingvo kaj movado por fari ilin pli tutmondaj, pli inkluzivaj, pli ĉiokovraj, kaj pli amasaj. Ĝenerale, tiu disvastiga strebado devis kunvivi aŭ eĉ konkurenci kun alia, pli enfermita okupiĝo pri la tradicioj kaj bezonoj de la ĝisnuna movado (komunumo).</li> <li>4.1.3. Evoluigi ideojn, rimedojn kaj agmetodojn. UEA principe provas doni idean direkton kaj koheron al la disaj klopodoj de la esperantistoj disvastigi kaj utiligi sian lingvon. En tiu rolo, simile kiel aliaj internaciaj organizaĵoj, ĝi devas navigi inter diversspecaj novigemaj kaj tradiciemaj tendencoj sine de la asocia kaj individua membraro, kaj respondi al pli vastaj mondaj evoluoj en kulturo, teknologio, politiko k.a. Kiel la plej granda kaj stabila E-asocio, ĝi ankaŭ provas konstrui fortikan financan bazon por subteni la agadon, kaj atingi laŭeble altan nivelon de profesieco kaj efikeco sur la diversaj agadkampoj.</li> </ol> <a link name="4.2"></a><p><strong>4.2. Organizaj rimedoj</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.2.1. <em>Individua membraro</em>. Dekomence UEA celis disponigi rimedojn por faciligi “ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn” inter siaj membroj, flegante reciprokan respekton kaj solidarecon. Kvankam ĝi daŭre estas la plej granda internacia asocio de kotizpagantaj esperantistoj, la individua membraro – ankoraŭ super 6 000 en la jaro 2007 – malkreskis lastatempe ĝis ĉ. 5 000, kaj la proporcio de membroj sub la aĝo de 30 falis ĝis 7%.</li> <li>4.2.2. <em>Landaj asocioj kaj regionaj komisionoj</em>. La postmilita UEA sekvis la vojon de Unuiĝintaj Nacioj, celante plian universalecon per la reprezentiĝo de laŭeble multaj sendependaj ŝtatoj – ĉi-kaze en la formo de landaj E-asocioj. Tiuj asocioj estas tamen plejparte volontulaj kaj la sistemoj kaj rimedoj po r kunlaboro estas limigitaj. En la lastaj tri jardekoj elkreskis sistemo de regionaj komisionoj, kiuj kontribuas al movada kunordigo kaj evoluigo en la koncernaj mondopartoj.</li> <li>4.2.3 <em>Fakaj asocioj</em>. Iom simile kiel UN aŭ Unesko, UEA havas diversgradajn rilatojn kun tuta aro da sendependaj internaciaj asocioj, plejparte malgrandaj. Kelkaj formale aliĝis al UEA kaj rajtas je reprezentado en la Komitato, sed la plimulto havas nur kvazaŭ informan rilaton kun UEA, listiĝante en la Jarlibro kaj sendante al la Biblioteko Hodler siajn eldonaĵojn. Multaj fakaj asocioj apenaŭ plu havas junajn membrojn, kaj kampoj kun dinamisma progreso, kiel muziko, ĝenerale organiziĝas ekster la tradicia asocia strukuro.</li> <li>4.2.4. <em>Komitato kaj Estraro</em>. La ĉefan kunordigan rolon, almenaŭ laŭstatute, havas la Komitato – konsistanta ĉefe el reprezentantoj de la landaj (kaj kelkaj fakaj) asocioj (Komitatanoj A) kun kelkaj pliaj individuoj, ĉu elektitaj de la membraro (B) aŭ de la aliaj komitatanoj pro siaj specifaj kapabloj (C). La Komitato tamen kunsidas nur unu fojon jare, kunlige kun la UK, kaj malmulte aktivas interkongrese. Pli aktivan rolon ludas la Estraro, grupo de 7-9 homoj elektita de la Komitato por plenumi ĝiajn decidojn kaj por zorgi pri la ĝenerala gvidado de la Asocio.</li> <li>4.2.5. <em>Centra Oficejo</em>. Esencan rolon ludas la profesia stabo de la Asocio sub gvido de la Ĝenerala Direktoro. Inter ĝiaj plej influaj kontribuoj al Kunordigo estas: prespretigo kaj eldonado de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro, organizado de la Universalaj Kongresoj, administrado de la kontosistemo kaj de la tuta financa flanko de la Asocio, korespondado kun individuoj kaj asocioj tra la tuta mondo, kaj prizorgado de la oficialaj rilatoj de UEA kun diversaj internaciaj instancoj kaj organizoj.</li> <li>4.2.6. <em>TEJO</em>. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas integra parto de UEA laŭ jura kaj financa vidpunktoj, kvankam en multaj rilatoj ĝi agas pli-malpli sendepende. Ĝia strukturo similas al tiu de UEA, kun invididuaj membroj, landaj sekcioj, komitato kaj estraro. TEJO havas siajn proprajn eldonaĵojn, unua vice Kontakto, sian propran kongreson kaj siajn proprajn rilatojn kun diversaj organizoj. Ĉar la agado de TEJO tuŝas ĉiujn gravajn aspektojn de la strategio de UEA, necesas multe pli funda dialogo inter ĝia estraro kaj tiu de UEA pri prioritatoj, rimedoj, kaj strukturaj demandoj. Starigi tian dialogon devas esti urĝa prioritato por la unuaj monatoj de ĉi tiu Plano.</li> <li>4.2.7. <em>Komisionoj kaj instancoj.</em> Kadre de UEA ekzistas diversaj strukturoj, kiuj agas kvazaŭ nome de UEA sed funkcias kun relative granda aŭtonomeco. Tiuj inkluzivas la Centron por Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvo-Problemoj (CED), la Terminologian Esperanto-Centron (TEC) k.a. Iom simile funkcias diversaj komisionoj nomitaj de la Estraro aŭ de la Komitato, interalie tiu por la Belartaj Konkursoj.</li> </ol> <a link name="4.3"></a><p><strong>4.3. Strategiaj prioritatoj sur Agadkampo 4</strong></p> <p class="kadro"><strong>Strategia prioritato 4.1.</strong> <em>Evoluigi pli aktivan kaj koheran organizan kernon</em>. La ĝisnuna sistemo Estraro-Komitato-Centra Oficejo malbone funkcias diversrilate. Necesas krei pli grandan kernan teamon kiu laboras sub komuna strategio, komunikas intense kaj efike inter si, kaj interkonsile prizorgas la ĉefajn agadkampojn.</p><p>Tiucele:</p> <ul class="lista"> <li>ellabori strategian laborplanon sufiĉe detalan, ke ĝi kapablas vere gvidi strategiajn elektojn kaj la disponigon de rimedoj sur ĉiuj ĉefaj agadkampoj; </li> <li>tenante la Estraron malgranda, krei novan grupon de aktivuloj ĉirkaŭ ĝi kiuj konstante partoprenas en la farado kaj plenumado de decidoj kaj la gvidado de la Asocio inter la kongresoj; </li> <li>enkonduki sistemon de perreta informfluo, diskutado kaj voĉdonado kiu funkcias rapide, efike kaj konstante por pli granda aktivularo ol nur kelkkapa Estraro; </li> <li>krei pozitivan etoson kaj sistemon de reciproka informado kaj konsultado inter la volontulaj aktivuloj kaj la stabo de la Centra Oficejo (kune kun ev. aliaj pagataj kunlaborantoj);</li> <li>plibonigi komunikadon pri decidoj kaj agadoj tra la tuta UEA-strukturo, inkluzive de raportado al la ĝenerala membraro.</li> </ul> <p class="kadro"><strong>Strategia prioritato 4.2.</strong> <em>Restrukturi kaj plivigligi la rilatojn kun la diversaj aliĝintaj kaj kunlaborantaj landaj asocioj</em>. En la nuna sistemo, aliĝo kaj kunlaboro havas precipe formalan signifon kaj ne estas rekte ligitaj al specifaj formoj de kunagado. Necesas reformi la sistemon por pli bone kombini la fortojn de la diversaj asocioj kaj disvolvi kulturon de kunlaboro kaj kunplanado. </p><p>Tiucele:</p> <ul class="lista"> <li>konsulte kun la landaj estraroj, trovi/krei landan laborgrupon kiu kunigas la ĉefajn enlandajn aktivulojn sur la diversaj agadkampoj de UEA por konkretigi kaj efektivigi ĉi tiun strategian planon land- kaj region-nivele;</li> <li>esplori pri la evoluigo de komunaj elektronikaj sistemoj de membro-administrado, kotizado, organizado de renkontiĝoj, informado kaj instruado, komunikado kaj kunlaboro;</li> <li>krei pli flekseblajn kaj inkluzivajn organizajn strukturojn kiuj respondas al la reala bunteco kaj translima agado de la Esperanto-movado, evitante troan enfokusiĝon al ŝtataj strukturoj kaj nacieca pensmaniero;</li> <li>ligi la landajn asociojn pli firme al la regionaj komisionoj por plifortigi la regionan kunlaboron, eventuale ĝis reformo de la elektoprocezo por la Komitato por doni al la regionaj komisionoj formalan reprezentan rolon.</li> </ul> <p class="kadro"><strong>Strategia prioritato 4.3.</strong> <em>Plisanigi kaj plivastigi la financojn per kreskigo de rimedoj kaj pliefikigo de servoj</em>. La kapitalo de UEA multe kreskis en la lastaj tridek jaroj, sed kreskis ankaŭ la kostoj kaj malkreskis la enspezoj (precipe pro ŝrumpo de la membraro). El tio sekvas konstanta premo al la buĝeto kaj manko de rimedoj por novaj iniciatoj. Necesas do provi plibonigi ambaŭ flankojn de la spezokonto – malaltigi la kostojn kaj altigi la rimedojn. </p><p>Tiucele:</p> <ul class="lista"> <li> pliefikigi difinitajn laborojn, surbaze de detala analizo de la praktikaj bezonoj kaj la administraj kaj juraj postuloj, per plia utiligo de nuntempaj teknikaj ebloj (tio postulos investon de kapitalo en la komenco); </li> <li> reformi la kotizosistemon kaj la servojn (ekz. revuon, jarlibron, kongreson) por fari pli alloga la membrecon en diversaj kategorioj, cele al pli amasa membraro kun malpli altaj po-kapaj kostoj; </li> <li>ĝenerale pli vaste reklami la agadon de UEA kaj pli aktive kaj sisteme varbi membrojn, inkluzive de komencantoj kaj progresantoj kiuj lernis per la reto; </li> <li>pliintensigi kaj pliprofesiigi la varbadon de donacoj de ĉiuj specoj: unufojaj, konstantaj (ĉiumonataj), sponsoradoj, testamentoj k.s.;</li> <li>sur zorge elektitaj kampoj, evoluigi daŭropovan sistemon de subvencipetado por financi novajn agadojn. </li> </ul> <a link name="4.4"></a><p><strong>4.4. Organiza evoluigo</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.4.1. Estraro. La tradicia divido de taskoj en la Estraro, tiel ke ĉiu estrarano respondecas sola pri difinita laborkampo, subfosas la senton de komuna respondeco kaj lasas tro da aferoj al la disponebleco kaj kapablo de unuopuloj. Aliflanke oni devas ankaŭ limigi la devojn de unuopaj estraranoj, aŭ la taskaro fariĝos ankoraŭ malpli eltenebla por normala homo. Certagrade, ĉiu Estraro devas trovi sian propran solvon al tiu dilemo, sed baza principo estas tio, ke oni havu teamojn sur ĉiuj gravaj laborkampoj, kaj la teamo kiel tuto portu la respondecon pri tiu kampo antaŭ la Komitato kaj la membroj. Krom almenaŭ po du estraranoj, ĉiu teamo inkluzivus anojn de la Konsilio (vidu sube). Ekzemploj de teamaj laborkampoj estas financo kaj administrado, eksteraj rilatoj plus esploro kaj dokumentado, kaj landa kaj regiona agado (sur la agadkampoj Konsciigo, Kapabligo, Komunumo).</li> <li>4.4.2. Konsilio. Eĉ se la estrara subteamo pri landa kaj regiona agado enhavus anojn ekzemple el Ameriko, Azio kaj Eŭropo, la tri ĉefaj regionoj de la membraro de UEA, ĝi ankoraŭ ne adekvate reprezentus la tutan diversecon de la landoj kaj regionoj. Simile, eĉ se la estrara subteamo pri administrado kaj internacia agado enhavus anojn kun spertoj kaj scioj pri ekzemple eksteraj rilatoj, kultura agado kaj financo, ĝi ankoraŭ ne kovrus ĉiujn gravajn terenojn de la agado. Tiuj estas nur du ilustraĵoj de la fakto, ke kelkkapa estraro bezonos multajn konstantajn kunlaborantojn por adekvate alfronti sian taskaron kaj zorgi pri plenumo de decidoj. Al tio respondas la propono krei novan strukturon, provizore nomitan la Konsilio, kies anoj partoprenas en la diskutado kaj decidado inter la kongresoj. La Konsilio, eventuale ĉ. 15-kapa, funkcius esence kiel komisiono de la Komitato, kaj ĝiaj anoj estus elektitaj en la sama kongreso kiel la estraranoj laŭ kriterioj de laborpreteco, pruvita kapablo konstrue kunlabori, specifaj konoj fakaj aŭ kulturaj, ktp. Kvankam la Estraro retenus sian statutan decidrajton pri ĉiuj demandoj, la subteno de la Konsilio donus pli da pezo al tiuj decidoj kaj pli da homaj rimedoj por ilia efektivigo.</li> <li>4.4.3. Reta diskutado kaj voĉdonado. Por ebligi vere efikan kaj sencohavan partoprenon de tiom da homoj en la decidoprocezo inter la kongresoj, necesos starigi modernan retan sistemon de proponado, diskutado kaj voĉdonado. La Estraro, estante malgranda, jam senprobleme diskutas kaj voĉdonas per simpla retpoŝto; ĝi povus ankaŭ kunsidi telefone aŭ videokonference. Sed aliaj solvoj necesas por du dekopo da homoj, kiel en komuna retkunsido de la Estraro kaj Konsilio, kie necesas pridiskuti diversajn temojn kaj proponojn en limigita tempodaŭro. Investo en tia si stemo tial estus nepra prioritato por la funkciigo de tiu pli granda aktivularo. Post elprovado dum la unua jaro, ĝi estus aplikebla ankaŭ por la interkongresa funkciado de la Komitato.</li> <li>4.4.4. Komunikado kaj raportado. Tradicie, la Ĝenerala Sekretario zorgas pri la kontaktoj inter la Estraro kaj Komitato, kaj ankaŭ pri raportoj al la ĝenerala membraro (krom la estrara jarraporto, kiu estas kolektiva verko). En la nuna epoko, kiam multaj homoj alkutimiĝis al rapida fluo de informoj el multaj fontoj, necesas repripensi la komunikan-informan politikon de UEA. Ekzemple, povus esti utile krei subgrupon de la Konsilio sub la gvido de la Ĝenerala Sekretario, kiu okupiĝas precipe pri la komunikaj rilatoj de UEA kun la movado ĝenerale (salutoj al landaj kaj fakaj kongresoj, gazetaraj komunikoj, retpaĝoj, bultenoj pri la decidoj de la Estraro kaj Konsilio, ktp). La utiligo de videoj, podkastoj kaj similaj aŭdvidaj rimedoj estas esplorinda evolutereno, kune kun kompleta refaro de la retpaĝoj ĉe uea.org kaj ellaboro de UEA-strategio ĉe Facebook kaj aliaj sociaj retejoj. Repripensado de la rolo kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro devus inkluziviĝi en tiu pli vasta komunika politiko.</li> </ol> <a link name="4.5"></a><p><strong>4.5. Landa kaj regiona evoluigo</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.5.1. Landaj laborgrupoj. La komitatanoj A principe reprezentas la interesojn de la landaj asocioj ĉe UEA, konsulte kun ties estraroj. Tamen en la agado de UEA povas enplektiĝi multaj aliaj homoj en difinita lando, kiel delegitoj, ILEI-anoj, aktivuloj de Lernu aŭ Vikipedio k.s., kiuj ne nepre vidas sin aktivi en la kadro de la landa asocio. Por ke la landnivela strategio (pri Konsciigo, Kapabligo, Komunumo) estu vere inkluziva, necesas kunlaboro inter tiuj diversaj elementoj. Tio estus la tasko de la landa laborgrupo, kiu en plej bona kazo povus identi kun la estraro kun la landa asocio, sed kiu ofte devus enplekti aliajn, kiel la ĉefdelegiton, gvidantojn de la landaj ILEI- kaj TEJO-sekcioj ktp. Tiu grupo portus kolektivan respondecon pri la realigo de la strategia laborplano de UEA ene de la landaj limoj, kaj por zorgi pri bona fluo de informoj kaj ideoj inter la landa asocio kaj la aliaj partoj de la UEA -strukturo – unuavice la regiona komisiono (vidu sube).</li> <li>4.5.2. Celoj, planado, raportado. Kunlige kun la starigado de tiuj landaj laborgrupoj, necesas ankaŭ difini konkretajn celojn sur la ĉefaj agadkampoj por la koncernaj landoj. Same kiel en ĉi tiu laborplano, tio povus inkluzivi pli ĝeneralajn celojn por la daŭro de pluraj jaroj, kaj specifajn planojn por ekzemple trijara periodo. En tiu plana laboro, necesos konsulti aktivulojn diverskampe kaj diversnivele – ekzemple, se temas pri Kapabligo, necesas konsideri almenaŭ la spertojn kaj celojn de la landaj sekcioj de TEJO kaj ILEI, la retan instruadon ĉe lernu.net kaj la rolon de la regiona komisiono en la kapabliga laboro. La celataj planoj estu vere inkluzivaj, ne en la senco, ke la laborgrupo devu ĉion mem regi, sed ke ĝi provu sekvi kaj stimuli la efektivan evoluon de la landa movado kiel tuto. Internaci-nivele, ĝi devus raporti ĉiujare pri la faritaj agadoj kaj atingoj, kaj kundiskuti la planojn kaj rezultojn kadre de regionaj kaj tutmondaj strategiaj kunvenoj.</li> <li>4.5.3. Utiligo de komunaj teknikaj rimedoj. La landaj kaj lokaj Esperanto-asocioj estas kutime malgrandaj, kaj ofte luktas kun teknikaj kaj financaj limigoj. Unu esplorinda vojo al progreso konsistus en la evoluigo de komunaj elektronikaj sistemoj de membro-administrado, kotizado, organizado de renkontiĝoj, informado kaj instruado, komunikado kaj kunlaboro. UEA estas en unika pozicio por ellabori tian sistemon, eventuale unue en prova fazo kun nur kelkaj landaj asocioj, antaŭ ol malfermi ĝin al pli da landoj kaj lingvoj. Tiaj ebloj, celantaj faciligon de translima kunlaboro kaj la ŝparadon de administraj rimedoj, devas esti konsiderataj kadre de la ĝenerala renovigo de la retpaĝoj kaj reta strategio de la Asocio.</li> <li>4.5.4 Pli flekseblaj kaj celkonformaj strukturoj. La grupigo de landaj asocioj en unu tegmenta internacia organizaĵo estas malnova modelo de tutmonda agado, kiu certagrade respondas al la reala signifo de ŝtataj strukturoj kaj naciaj identecoj en la moderna mondo. Tamen, unu forto de la Esperanto-movado estas ĝia kapablo entrepreni agadojn kiuj tute ne rilatas al la ŝtata sistemo – kiel ekzemple la ĝemelado de lokaj grupoj en diversaj kontinentoj, aŭ la organizado de translimaj renkontiĝoj por homoj kiuj loĝas en regionoj dividitaj inter du aŭ pluraj ŝtatoj, aŭ la funkciigo de “kulturcentro” kun internacia klientaro. UEA devas eltrovi manierojn konstrue kunlabori kun tiaj homoj kaj grupoj, kies ideoj kaj celoj nefacile enkadriĝas en “nacia” aŭ “ŝtata” kadro sed kongruas kun la idearo kaj celaro de UEA kiel tuto. Tia kunlaboro estu klare difinita kaj celkonscia – principoj aplikendaj ankaŭ al la malnova kaj apenaŭ efika sistemo de kunlaborantaj fakaj asocioj.</li> <li>4.5.5. Plifortigo de regiona kunlaboro. En la lastaj dudek jaroj iom post iom kreskis la graveco de la komisionoj pri Azio, Afriko kaj Ameriko, kiuj hodiaŭ ludas signifan rolon en la subtenado de malfortaj landaj movadoj, la organizado de regionaj kongresoj kaj la stimulado de kunlaboro inter landaj asocioj. Aldoniĝis komisionoj pri Pacifiko kaj Mezoriento, kaj en 2012 kreiĝis ankaŭ Eŭropa Komisiono por kompletigi la laboron de Eŭropa Esperanto-Unio. Tiuj evoluoj estas tre salutindaj kaj akcelindaj. Ekzemple, la landaj laborgrupoj menciitaj ĉi-supre estus samtempe traktindaj kiel landaj branĉoj de la koncerna regiona komisiono, kaj la raportado kaj kunplanado povus okazi unuavice sur regiona nivelo, kie la aktivuloj pli bone komprenas la kulturan, ekonomian kaj politikan kuntekston de la diverslanda agado. En trijara daŭro, tia evoluanta sistemo de raportado kaj kunplanado devus konduki al la kreo de regionaj strategioj kaj laborplanoj fundamentitaj sur bona kono de la situacio en la diversaj landoj. En pli longa perspektivo, disvolvado de la regiona sistemo povus influi la funkciadon de la Komitato, interalie, kie oni povus imagi pli konscian negocadon inter la vidpunktoj kaj prioritatoj de diversaj mondpartoj, anstataŭ la sendiskuta sekvado de eŭropaj (okcidentaj, nordaj) modeloj. Iam tio povus konkretiĝi en alia strukturo por la Komitato, bazita sur regionaj elektoj.</li> </ol> <a link name="4.6"></a><p><strong>4.6. Financa evoluigo</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.6.1. Teknika modernigo. La disvastiĝo de Interreto kaj la evoluo de komputilaj rimedoj por administrado, vendado kaj liverado de servoj profunde ŝanĝis la kondiĉojn por la mastrumado de internacia asocio. Tamen, pro diversaj kialoj, la sistemoj uzataj en UEA (en la CO, la retpaĝoj k.s.) postrestas la ĝeneralan evoluon. Venis tempo por funda reanalizo de la bezonoj kaj ebloj, cele transiron al nova sistem(ar)o kiu maksimume faciligu la kernajn administrajn laborojn kaj metu la bazon por perreta liverado de pli kaj pli da servoj. En tiu analizo, necesas konsideri i.a. la nederlandan leĝaron pri informaj kaj financaj servoj, por vidi kion UEA reale povas proponi al siaj membroj, atentante ankaŭ la sekurecon kaj privatecon de personaj informoj. Por la kreo de tia teknika infrastrukturo, kiu kredeble konsistigos la bazon de la administrado por la venontaj dudek jaroj aŭ pli, necesos utiligi parton de la Asocia Kapitalo – sed tia investo estos nepra por progresi al stato, en kiu UEA kapablos administri membraron kelkoble pli grandan ol la nuna.</li> <li>4.6.2. Renovigo de servoj. Por sia financa sanigo, krom ŝparado de kostoj, UEA povas celi enspezi pli per membrokotizoj. Por tio, ĝi devos al logi kaj teni kreskantan gamon de novaj membroj, aplikante la samajn principojn de merkata analizo kaj reklamado kiuj validas por aliaj asocioj kaj publikoj. Plej grave, la publika bildo de la Asocio devas fariĝi pli moderneca, dinamisma kaj inspira. Tio signifas i.a. ŝanĝi la aspekton kaj enhavon de la revuo kaj Jarlibro, kaj renovigi la retpaĝaron ĉe uea.org por i.a. faciligi la aliron de novaj lernantoj al utilaj (kaj inspiraj) informoj kaj servoj. Preter tiuj prioritataj ŝanĝoj en la sinprezento de UEA, indas pluesplori pri novaj adaptoj kaj plivastigoj de la malnovaj servoj, kiel liverado de informoj al poŝtelefonoj, okazigo de “virtuala” UK paralele kun la tradicia, kaj perado de kulturaj kaj klerigaj spertoj per retaj kursoj, seminarioj kaj simile. Evidente, necesas nur tre zorge enkonduki tiajn pli bonigojn aŭ novigojn, ĉar ili devas en la fino krei sufiĉe da enspezoj por kovri la aldonajn kostojn pro laborfortoj, servilo-uzado k.s.</li> <li>4.6.3 Aktiva membrovarbado. Paralele kun la renovigo de servoj, necesas pli intense kaj sisteme reklami la agadon de UEA kaj la idealojn, kiuj gvidas ĝin. Interalie, la (relative) amasa perreta lernado de Esperanto kreas novan publikon, kiu apenaŭ scias ion pri la historio aŭ nuntempa agado de la Asocio, sed kiu estas rekte kontaktebla per reklamoj, elektronikaj informiloj, retpoŝto, Facebook kaj simile. Ankaŭ ĉe la bazo de la tradicia movado, multaj homoj ne konscias pri la nuntempa rolo de UEA, kaj tro malofte aŭdas ĝian nomon en ligo kun iu konkreta agado aŭ konvinka ideo. Tial necesas elekti ĉiujare kelkajn kernajn punktojn, kiuj fariĝu la fokuso de aktiva inform- kaj varb-kampanjo celanta allogi kaj teni novajn membrojn en diversaj kategorioj. En tiu kunteksto, indas esplori pri la kreo de komunaj varbkampanjoj kun la landaj asocioj, eventuale eĉ kun la kreo de komunaj membrokategorioj kiuj ebligas al homoj pagi unufoje por membreco en du aŭ pliaj asocioj. Celo de 10%-a jara kresko donus mezurilon por la sukceso de tiaj iniciatoj.</li> <li>4.6.4. Varbado de donacoj. UEA ĉiujare enspezas dekojn da miloj da eŭroj pro donacoj, kaj foje ricevas donacojn aŭ testamentojn de multe pli granda amplekso. Tamen, verŝajne eblas allogi pli da donacoj per pli intensa kaj profesieca varbado. Unue, eblas multe plibonigi la raportadon pri la konkretaj sekvoj de donacoj. Kiel spertis multaj aliaj bonfaraj organizoj tra la mondo, multe pli efikas rakontoj pri specifaj homoj ol ĝeneralaj statistikoj kaj priskriboj, kaj UEA kutime ne raportas detale pri la agado de la fondaĵoj tra kiuj fluas la plej multaj donacoj. Due, eblus disponigi pli da informoj pri la eblaj celoj por difinita donaco, tiel ke donacantoj havu pli klaran imagon pri la utiligo de la mono – faktoro kiu povas esti motiviga por multaj homoj. Trie, UEA povus varbi donacojn pli aktive, ekzemple per ĉiujara kampanjo, per okazaj alvokoj kaj per la flegado de rilatoj kun regulaj donacantoj (kiel okazas certagrade ĉe Societo Zamenhof). Ĉion ĉi indas plibonigi, kunlige kun la renovigo de la retpaĝoj de UEA kaj la refaro de la revuo kaj jarlibro, kaj la adopto de pli aktiva varbopolitiko. Same kiel ĉe la membrovarbado, eblas starigi konkretajn celojn por la kreskigo de donacoj en difinitaj kategorioj, kun aldono de novaj ebloj kiel konstantaj (ĉiumonataj) donacadoj al difinitaj fondaĵoj. Tiajn evoluojn gvidu aparta strategia plano pri membro- kaj donac-varbado, ellaborita kun la helpo de fakuloj pri tiuj kampoj.</li> <li>4.6.5. Subvencipetado. En la lastaj jaroj okazis multaj diskutoj pri la eblo peti subvenciojn por difinitaj projektoj, precipe en la kunteksto de Eŭropa Unio, kie pluraj E-asocioj sukcesis ricevi monon por edukaj kaj kulturaj agadoj. Principe, tiu estas vojo sekvinda ankaŭ por UEA. Abundas eblaj plurlandaj iniciatoj sur la ĉefaj agadkampoj de la Asocio, kiuj povus enkadriĝi en la programoj de EU. Sed tiaj agadoj devas trovi lokon en la ĝenerala strategia evoluo; t.e. ili havu siajn radikojn ĉe la landaj laborgrupoj kaj regionaj komisionoj, aŭ eventuale ĉe aliaj grupiĝoj kiel kulturcentroj kaj fakaj asocioj, por eviti ke la organiza ŝarĝo falu sur la Centran Oficejon. Estas certe imageble, ke post iom da tempo en la Oficejo deĵoros sperta verkanto de tiaj subvencipetoj, kiu kunlaboros kun diversaj grupoj por trovi monon por konkretaj projektoj. Tio tamen estos praktike ebla nur kiam ekkreskos kaj ekdisvastiĝos kulturo de reala kunlaboro kaj komuna planado – do, kiam “UEA” ne nur signifas aŭtomate la centrajn organojn kaj instituciojn, sed ankaŭ kreskantan reton de bone informitaj, trejnitaj, celkonsciaj volontuloj kiuj agas diversloke sub ĝia ŝildo. Evidente, tian evoluon povus krome akceli sukcesa subvencipetado, kiu do portempe devos okazi kun la helpo de profesiaj konsilantoj aŭ talentaj volontuloj. Tio signifas, ke ĝia loko en la kunordiga strukturo estos provizore ĉe la Fondaĵo por Klerigo kaj Kapabligo. </li> </ol> <a link name="4.7"></a><p><strong>4.7. Tempoplanado laŭ jaroj</strong></p> <ol class="lista"> <li>4.7.1. La unua jaro de ĉi tiu laborplano (2013-14) metos bazon por longdaŭra organiza evoluo. Inter la prioritatoj sur la kampo Kunordigo por tiu jaro estas jenaj paŝoj: <ul> <li> intensa diskonigo de la esenco de la nuna Strategia Plano (kaj la vizio malantaŭ ĝi) ĉe ĉiuj aliĝintaj kaj kunlaborantaj asocioj kaj inter la aktiva esperantistaro ĝenerale; </li> <li> funkciigo de la Konsilio (§4.4.2) kiel speco de help- aŭ vic-estraro, kun samtempa elprovo de sistemo de reta diskutado kaj voĉdonado por ĝi(§4.4.3); </li> <li>refaro de la retejo uea.org (§4.4.4 kaj §4.6.2) kunlige kun nova komunika, serva kaj varba strategio de UEA; </li> <li>starigo de landaj laborgrupoj en la ĉefaj landoj de la membraro de UEA (§4.5.1), kaj evoluigo de landa kaj regiona kunplanado (§4.5.2 kaj §4.5.5); </li> <li>disvolvo de programo de aktivula trejnado por helpi tiujn laborgrupojn kaj la Konsilion funkcii efike kaj internaciskale;</li> <li>ellaboro de plano por renovigo de la teknika sistemo de la Centra Oficejo (§4.6.1);</li> <li>renovigo de la aspekto kaj enhavo de la revuo Esperanto kaj la Jarlibro (§4.6.2);</li> <li>kreo kaj ekrealigo de strategia plano pri membro- kaj donac-varbado (§4.6.3 kaj §4.6.4). </li> </ul> Ĝis la fino de la jaro 2014, tiuj diversaj evoluoj celus plialtigi la membronombron je 10% (ĝis pli ol 5500), kaj multe kreskigi la nombron de aktivuloj rekte engaĝitaj en agadoj sub la ŝildo de UEA.</li> <li>4.7.2. En la dua jaro de ĉi tiu laborplano (2014-15 ), la emfazoj estos jenaj: <ul> <li>ĉe la Oficejo okazos la teknika renovigo, inkluzive de la starigo de novaj retaj servoj por la membraro (ekz. sistemo de personaj kontoj por transpagado, kotizado, abonado kaj aĉetado);</li> <li>la sistemon de reta diskutado kaj voĉdonado oni ekuzos ankaŭ por la Komitato, tiel ke ĝi kontribuu al la asociaj laboroj tra la tuta jaro;</li> <li>plivastiĝos la landa kaj regiona agado, por kovri pli da landoj, pli da agadkampoj, kaj pli da konkretaj projektoj kaj subvencipetoj;</li> <li>pludisvolviĝos la varb-strategio, kun la celo atingi 6 100 membrojn antaŭ la jarfino kaj ankaŭ kreskigi la donacojn je pli ol 10%.</li> </ul> <li>4.7.3. La tria jaro de ĉi tiu laborplano (2015-16) kondukos al la elektoj de novaj Komitato kaj Estraro en la mezo de 2016. La ĉefa fokuso de la jaro estos do organiza kaj strategia renovigo. Sendube diversaj aspektoj de la nuna strategio montriĝos neadekvataj, dum aliaj sukcesaj paŝoj malfermos novajn perspektivojn. La tempo estos matura por pli vasta diskuto pri la strukturo kaj agado de la Asocio, kiam eblos konsideri ankaŭ reformojn de la Statuto. Se efektiviĝos la ĉefaj punktoj sur ĉi tiu kaj la aliaj agadkampoj, ekzistos jam pli forta kaj sana bazo – idea, homa, teknika kaj financa – sur kiu plukonstrui. </li> </ol> <div class="ovalo">Antaŭa: <a href="/strategio/komunumo" class="ligilo">Komunumo</a> <span class="dekstra">Sekva: <a href="/strategio/prioritatoj" class="ligilo">Apendico: Strategiaj Prioritatoj</a></span></div><div class='rilataj_ligiloj'> <h3>Elŝuteblaj dosieroj</h3> <ul> <li><a href="/l/teko/strategio/Strategia_laborplano_de_UEA_2013-2017.pdf">Strategia laborplano de UEA: 2013-2017</a> (PDF)</li> <ul> <li><a href="/l/teko/strategio/Laborplano_2013-2017_konciza enkonduko.pdf">Konciza prezento, PDF</a> (1.27 Mb)</li> <li><a href="/l/teko/strategio/Laborplano_2013-2017_konciza enkonduko.ppt">Konciza prezento, PPT</a> (en la formato PowerPoint, 604 Kb)</li> <li><a href="/l/teko/strategio/Laborplano_2013-2017_konciza enkonduko.key">Konciza prezento, KEY</a> (en la formato Keynote, 311 Kb)</li> </ul> <li><a href="/l/teko/strategio/Strategia_vizio_por_UEA_2012.pdf">Strategia vizio por UEA</a>, 2012 (PDF) </li> <li> <a href="/l/teko/strategio/laborplano2001-2010.pdf"> Strategia Laborplano de UEA por 2001-2010</a> (PDF)</li> </ul> </div></div><div class='supren'><a href='#supren' class='ligileto'>Supren</a></div><a href="#" class="reflugu">Supren</a></div> </div> <!-- fino de chefa parto --> <div id="sub">UEA, 2025</div> </div> </div> <!-- Stiloj --> <link rel="stylesheet" type="text/css" href="/css/stiloj.css?4" media="screen, projection" /> <!--[if lt IE 7]> <link rel="stylesheet" type="text/css" href="/css/ie.css" media="screen, projection" /> <![endif]--> <style type="text/css"> @font-face{ font-family: 'Open Sans'; src: url('/css/literaroj/OpenSans-Regular-webfont.eot'); src: url('/css/literaroj/OpenSans-Regular-webfont.eot?iefix') format('eot'), url('/css/literaroj/OpenSans-Regular-webfont.woff') format('woff'), url('/css/literaroj/OpenSans-Regular-webfont.svg#webfont') format('svg'); } </style> </body> </html>